the silent syntax

~ความมิดที่เว้าเป็นลหัส~
SEP
24
2025

#008

Hodiaŭ mi skribos Esperante ĉar mi estas okupata. Mirinde, mi ne forgesis la lingvon, eĉ se mi ne ĝin parolis dum pli ol 2 jaroj. Mi sentas, ke mi devas laŭeble klopodi uzi nur bazajn radikojn. Ĉu homoj tuj komprenas nekutimajn kunmetaĵojn? Skribe mi supozas, ke jes, sed parole mi tute ne certas.

Lastnokte, mi tute ne bone dormis. Moskito pikis min, kaj mi subite vekiĝis pro la juko. Feliĉe, ekde dimanĉo la vetero estas pli agrabla kaj mi ne plu bezonas la malvarmigilon aŭ la klimatigilon. Krome, hieraŭ programproblemo en mia ĵurnalo absorbis min, kaj mi finfine dormis malfrue.

Ĉi-matene mi iris al la ekzercejo. Mi alportis al Á. bonŝanc-ĉokoladon ĉar li malsanas. Mi faris rapidan plenkorpan trejnadon, sed mi ne bone trejnis, nek rompis rekordojn.

À. diris al mi, ke eble ni vidos unu alian poste, sed mi certas, ke ne. Krome, mi ne havas tempon hodiaŭ. Tamen, matene kaj posttagmeze io negrava denove absorbis min kaj perdigis al mi tempon: mi volis skribi mian biografion en la sangoa kaj en la hirimotua. Verŝajne ĉi-nokte mi laboros ĝis malfrue pro tiel, sed ni vidos.

Mi provis ree uzi mian malnovan premkurilon, sed ĝi ja ne plu funkcias.